notícias musicais

top 13 artistas

top 13 musicas

Confira a Letra La Sagoj de Rudá

baRok´ Projekto

La Sagoj de Rudá

La parfumon de volupto oni povas flari nun
Pro la feromono pli akriĝas niaj sensoj
La sezono por pariĝi jam alvenis en la arbar´
Eĉ bestoj serĉas sian paron

La virinoj arde petas al la Dio de la Am´
Por venigi virojn tre avide atendatajn
Arda fajro de pasio en la interno brulas ja
Estas la efekto de l´ magio de Ruda´

Ho Ruda´, pafu al ni viajn sagojn de la am´
Por kreskigi ian internan ardan fajron
Ho Ruda´, viaj sagoj havas la magion
Por fajrigi niajn soifantajn korojn

Li vivas en la supro. Inter nuboj loĝas li
De la supro li aŭdas plendojn de virin´
Ruda´ naskigas fortan senton en la koro de l´ homar´
Estas sento por generi homojn en la arbar´

La Hela Suno enamiĝis al la bela pala Lun´
petis al Ruda´ por diri al ŝi, pri lia am´
Arda fajro de pasio en la interno brulas ja
Estas la efekto de l´ magio de Ruda´

Discografia Tracker