notícias musicais

top 13 artistas

top 13 musicas

Confira a Letra Tauba kaj Kerana (Malbeno - 1ª parto)

baRok´ Projekto

Tauba kaj Kerana (Malbeno - 1ª parto)

Malbono, deziro, kaj avideco
Formas la spiriton Tauba
Kiu estas logita de Kerana

Li prenis homan formon
Por la junulinon konkeri
Sed ne konsentis Kerana

Kaj Tauba alimaniere
Provis dum sep lunoj
Sed ne konsentis Kerana

Lia deziro kaj avideco
Kreskis ĉiumomente
Li koleris kaj planis
forrabi Keranan
Lia frato, lia malo
La spirito Angatapiri´
Kiu antaŭvidis la tragedion, kaj proponis

Li estis ricevita per batoj
Kaj li tuj sin protektis
La batalo daŭris dum sep noktoj

En la oka tago
Tauba paŭzon proponis
Kaj sub la suno ripozis

Lia deziro kaj avideco
Kreskis maksimume
Li trompis Angatapiri´
Pro deziro al Kerana

Li atendis noktomezon
Por Keranan forrabi
Ĉe la sunleviĝo
Fore li jam estis
Li jam estis fore

Discografia Tracker