notícias musicais

top 13 artistas

top 13 musicas

Confira a Letra Joan del Riu

Kaj Tiel Plu

Joan del Riu

Joan del Riu alvenas jam
li kunportas konfitaĵojn.
Joan del Riu alvenas jam
vinberaĵon portas li

Refreno:
Violonon ludas li
por dancigi la knabinojn.
Violonon ludas li
knabojn li dancigos tuj

Joan del Riu alvenas jam
li kunportas ludiletojn.
Joan del Riu alvenas jam
skarabetojn portas li.

Refreno

Joan del Riu alvenas jam
li kunportas oldan vinon.
Joan del Riu alvenas jam
muskat-vinon portas li.
Refreno

Tracker