notícias musicais

top 13 artistas

top 13 musicas

Confira a Letra Kvin minutojn antaŭ sunsubir'

Persone

Kvin minutojn antaŭ sunsubir'

Fore en apuda ĉambro sonas ies rid'
Sed ne ĝenas min - mi simple ignoras ĝin
Plu en jena eta ĉelo sidas sola mi
Kvin minutojn antaŭ sunsubir'

Ie en la proksimec' aŭdiĝas ies plor'
Ne koncernas min - mi simple daŭrigas ĝin
Nur fadeno de mireg' min ligas al la viv'
Kvin minutojn antaŭ sunsubir'

Kiom ajn da toler', kiom ajn da infer'
Kiom ajn da babilo pri ĉio krom pri la ver'
Ĉiam pli da arog', ĉiam pli da delogo
Ĉiam pli da preparo por lasta mensogo

Vojo al la paradiz' - senspira paraliz'
Jam prezentas sin, mi dume ignoras ĝin
Perplekseco, konsterniĝ' - jen lasta mia dir'
Kvin minutojn antaŭ sunsubir'

Tracker