Eĥadas en mia mio
Laŭta ĝoj-ekkrio
Vekita de certa karto
Per novaĵoj kaj arto
Kaj revoj el Litovio
EI urb' eŭroporienta
Nete nome Venta
Plenplena ĝi je feliĉo
Venis al mia niĉo
Brazile nordorienta
ĜIn sendis hela knabino
Bela sorĉfeino
Fratino fore loĝanta
Kies nomo Jolanta
Fariĝis espero-himno
Tra la tuta mond'
En grandaj amikretoj
Multe da Jolantaj
Multe da poetoj
Multaj urboj: Ventaj
Forte kunigataj
Distaj kontinentoj
En resendoj frataj
Ilin ja kunligas
Multaj esperantoj
Pere de I' praveco
De belsonaj kantoj
Inter ili mi, malgraŭ
Malgrave kaj modeste
Kantas antaŭ vi, almenaŭ
Poŝte tamen feste
Landanoj foraj surmonde
Fratas amikronde
Per verda, viva mistero
Kiu tra I' tuta tero
Verŝiĝas ĉien maronde
Versiĝas ĉi surpapere
Sonas ĉi aere
La tonoj de ĉi poemo
Kun la amo por temo
Sopire, forte, senpere
La koro kvazaŭ senmova
Io iel nova
Adiaŭ
Io frapanta
Io peza, io lanta
ĈE I' kanto Brazil-litova
La voĉo preskaŭ senbrila
Ton' mismuzikila
Adiaŭ, Iu ploranta
Io trista, io lanta
Ĉe l' kanto litov-brazila