Estas la kanto ja
Enflanke de mi, plej fruktiva sem'
En miaj bazoj mem kantarto, kantem'
Kantaltir' pravigas min
Samkiel fluas font', malkaŝe
Sentime, el sia sin'
Tiel ĝis mia fin' endos
Mi plenvoĉe, senĉese, kanti
Kantojn pri la homar', pri lokoj
Pri tempoj, pri pac', [pri jes] aŭ ne
Kantojn pri rajtoj nepraj
Aŭ pri frateco, esper'
Soleco, sufer' mi sonigas
Kun rid' aŭ plor', kiel ajn
Kantojn el sangoverŝ', perfoto
Perverso, konigas mi
Kantojn de am', de Sun'
De lum', kantas mi
Eĉ naivajn, palajn kanzonojn
El tiuj, ekzemple, tiun ĉi